Por mi unu tago sen libro estas perdita tago. Ofte eĉ pluraj okupas min samtempe. Sekve, se mi kalkulas nur unu libron finitan semajne, multmilojn mi traplugis. Studjaroj kaj projektoj ja devigis sisteman elekton, kaj same mia instruado pri dana literaturo. De ne malmultaj aŭtoroj mi legis proksimume ĉion produktitan. Aliaj sin trudis pro rekomendoj, recenzoj aŭ el pura hazardo - ankoraŭ unu konfirmo, ke kvanto ne nepre kaj nepre ne kongruas, kun kvalito.
Okazas, ke post finlego la manoj mole karesas volumon, admire pripensante personon, lertan komponon - aŭ sakre mi povas flustri: Kia pulbazaro!
Kiel infano mi ofte relegis la saman libron: Robinson Kruso, Fabeloj de Andersen, Aventuroj de Kipling, Sledvojaĝoj kun Knud Rasmussen. Ĉu mi senkonscie identigis min kun la protagonistoj?
Ankoraŭ duon-analfabeto - almenaŭ rilate al la gotikfrakturaj literoj kaj pradeklinacioj en pluraj praverkoj sur la hejma kaj najbara libro-breto - mi instruis al mia fratineto la noblan lego-arton, tiel ke ŝi povis aperi en la lernejo kiel unikulino.
Dum la adolesko tra la lernejo kaj precipe la per nova mirakla eltrovaĵo radio min obsedis la naturliriko kaj la rustikaj kantoj de Jeppe Aakjær. Tie1, kvazaŭ per interna orelo mi spertis profundan ĝuon de ritmo kaj rimoj en simpla poezio. Rapide sekvis Johannes V. Jensen kun prozo modela, tre konciza, saturita strange kiel tiu de Walt Whitman kaj Hemingway. Ensorĉis la virtuoza sagastilo en plena verkaro de Laxness. Neniu superflua vorto!
Holger Rosenberg, Knut Hamsun, Jack London, Steinbeck igis min vagemulo tra la mondo. Laste biografioj aŭ biografeskaj rakontoj plorinde konfirmis, kiom malofte verko aŭ verkisto ŝanĝas la vivon de leganto.
Mian esperantan legadon inicis la hungara Emba (Imre Baranyai) per simplaj poemoj kun profunde socia sentemo, krom lia Maria kaj la grupo, romano en stilmikso petola kaj patosa pri esperantistoj, pli malpli strangaj en grandurbo. Pozitive suplementis la brile ŝerca rakonto de Baghy pri Paŭlo Paal en Verdaj Donkiĥotoj. Plue de Valano preter Rosetti, Nemere ĝis Steele, kie komenci kie fini la senfinon? Multajn mi ja recenzis, kaj ĉia kritiko ambiguas. Sendube povas esti pune publike montri malplaĉon, sed aliflanke: Kiel bele estas entombigi antaŭjuĝojn! Povas proksimi al orgasmo frandi kaj diskomuniki evidentan sukceson, sed tro ofte necesas kontentiĝi per mola mezvaro.
Apartan ĉapitron povus plenigi niaj inaj verkistoj. Povus, sed tro manie nia epoko konsideras "virinecon" super ĉio.
Ekzistas en Italio literatura konkurso nur por verkistinoj! Kvazaŭ ne pli gravas por ambaŭ seksoj kio troviĝas inter la oreloj ol inter la femuroj. Ineco en si mem ja estas alloga, sekse kvalita, nature, sed ne nepre literature. Oni rajtas pridubi ĉu virinliteraturo ekzistas. Virinoj same diferencas inter si kiel varias viroj, kaj neniu iam ajn parolis pri virliteraturo. Konkludo: Estas verkita nur bona aŭ nebona literaturo.
Fumsignalo: Kun pluraj inverkistoj mi tre bone rilatas. Ili ja ne nur admirige verkas, sed amikine amikumas. Pro naturaj kaŭzoj ne eblas detaligi.