Poul Thorsen
|
Aŭtuno subitas,
----kaj fungoj invitas
por bunta parado en ĉiu arbar'.
----Manĝeblaj? Ne gravas,
----ĉar ĉiuj enhavas
kvalitojn pli noblajn ol laŭ kulinar'.
----Ombreloj, ĉapeloj,
----tubetoj, lameloj
indikas la specon (plus-minus-erar').----Sub kverkoj kaj fagoj,
----larikoj, kratagoj
la specoj distingas sin laŭ la medi'.
----Vualo aŭ ringo
----aŭ lakto aŭ inko,
odoro aŭ gusto aŭ anatomi'?
----La Ruĝet-iĝanta,
---- La Pilko Giganta
kaj La Nuduleto por afrodizi.----Jen La Amanita,
----blankruĝa, ekscita,
muŝfungo efika por droga stimuli
----Ĝi pimpas sen plano
----apud Karl-Johano,
en tuta Fungio Majesta ĉeful'.
----Kun flava funelo
----de La Kantarelo
emerĝas tubfungoj sub blanka betul'.----El ŝlima, globuso
----fetoras Faluso
provoke al ĉasta Peruko-Ĉapel'.
---- La Bruna Kombilo
---- kaj Ruĝa Fragilo .
proponas ringdancon kun Granda Funel'.
----En herbo La Piko,
----La densa Indigo
La Skvama , La Okra , La Flava Miel'.----Subitas aŭtuno,
----kaj kun frenezumo
fungistoj fervoras por plua kompren',
----kaj malgraŭ konfuzo
----pro l'noma rebuso
risketas remaĉi dum nokta festen'.
:/--- Amikoj, fidelaj
-----al fungoj tre belaj:
Pretigu vin por venontjara promen'! /:
Notoj:
Ekzemple: Kiom da fungoj en la kanto?
Laŭ dana melodio de Oluf Ring: Når egene knoppes.