Poul Thorsen:
Atomernes oprør - Ribelo de l'atomoj
(Sophus Claussen).

1. Informoj pri la aŭtoro Sophus Claussen
2. Poemo: Atomernes oprør, danlingve
3. Traduko de Poul Thorsen: Ribelo de l'atomoj
4. Postskribo pri la aŭtoro kaj la poemo, de Poul Thorsen.
1.
Informoj pri la aŭtoro Sophus Claussen

Sophus Claussen (1865-1931), dana admiranto de Baudelaire, kaj dum junaj jaroj en Parizo amiko de Paul Verlaine. Redaktoro en dana urbeto, verkinto de pluraj romanoj kaj poemaroj, kiuj kombinis nov-romantikismon kun la reganta realismo. Lia stilo estas saturita de eleganto, subtilo kaj sprito. - Inter liaj lastaj poemoj troviĝas la miriga Ribelo de l'atomoj, revelacio pri epoko 20 jarojn poste. Aŭstera aŭguro pri farotaj detrufortegoj el originala vidpunkto de la atomo mem en kombino i.a. kun la virina emancipo. - La poemo ampleksas 102 versojn, kies duono ĉi tie aperas en elekto kaj traduko de Poul Thorsen, plene konservanta la severan formon: senrimaj heksametroj, ritmo daktila, cezuro inter la 8 kaj 9 silaboj ĉiuverse.


2.
Atomernes oprør, danlingve

Alle atomer i verden forlanger at sættes i frihed,
alle nationer vil løses, og alle matroner vil skilles.
Kundskab som udfrier andre skal nu også udløse Eva:
hun vil ej mer gå med snørliv og slet ikke tro på Madonna.

Jeg et atom i en spænding har andel i livsligevægten,
alle så råber de til mig: flyt dig, du er et atom!
Men hvis det kniber, de råber, som kendte jeg alsammenhængen
og kunne udrette alt med min vilje, jeg, lille atom.
Jeg et atom under solen, for alt skal jeg kræves til regnskab,
videnskabsmænd dog forkynder den lov, at slet ingen er fri.
Samfundet opbygger love, atomerne jubler mod frihed,
broderskab er en dynamo - atomerne er dynamit.
Jeg et atom, som har danset om solen, får sol til at danse,
hvis et atom springer fra, ophører sfærers musik.
Det er vor lænkede guddom eller vor gudløste vilje,
lovbundethed eller frihed, alt er kun vedtagne ord.
Dersom jeg evner at nærme mig tingenes mægtige kærne,
ingen er stærk her i verden og fri som jeg lille atom.
Slå mig ikke så voldsomt, min skulderklapper og dusbror,
af et atom i et brændpunkt afhænger død eller dag.

- - - - -
Alle atomer i verden forlanger at sættes i frihed.
Jeg besværger jer, ilende masser som omslynger jorden,
stormenes forbund og ilden! og vandet! og alle atomer
indoptagne i kræfternes spænding eller i vækstliv.
alle lys- og lydelementer og eders forbundne,
hav på hav af atomer ... jeg beder: vis nåde mod kloden!
Ligeledes besværger jeg pesten og krigen og kvinden,
(alle atomer i verden forlanger at sættes i frihed)
hver som kan skade vort jordliv: at vise nåde mod kloden.

Denne planet var engang så tykskallet, søvnig og tunghør,
opfyldt af duftende sumpe og hovedpine og lykke,
dagen var lang som en uge, og måneden slæbte som året,
alle folk havde tid, og dog kom de dovne bagefter.

Nu er trafikken sat op og tempoet ganske forstyrret,
hele kuglen kan trådløst omspændes med levende tale:
hvad den britiske statsmand udslynger i parlamentet
når til Australiens byer, før helt det slår gennem salen.
Vor planet bliver lydhør og tynd som en bristende boble.
Jeg er ræd, at en dag den forgår, blot et trylleord nævnes,
en formular i kemi, som er udtryk for vand, eller luftgas,
eller et ukendt stof, ubeskrivelig stærkt som en guddom.
Ak det er formlernes formel! Pas på, hvad du ser i dit fangnet.

Alle atomer i verden forlanger at sættes i frihed,
alle nationer vil strides og alle forbundne vil skilles.
Jeg, et atom under solen, jeg anråber lande og bølger.
Træer og sten og metaller, dyr og fugle som ånder,
strømmen i havenes dyb og ilden i bjergenes indre:
dersom vor stjerne kan frelses, da lad os ej volde den skade.


3.Traduko de Poul Thorsen: Ribelo de l'atomoj

Ĉiuj atomoj de l'Mondo postulas por si liberigon,
ĉiuj nacioj memstaru, kaj ĉiuj matronoj divorcu.
Klero fininta sklavecon forigu katenojn de Eva:
Ne plu streĉantaj gainoj kaj tute ne kulto Madona.

Mi, atometo, tensie kunagas en viv-ekvilibro.
Ĉiuj min krias: Moviĝu! Vi, simpla kaj nura atomo!
Sed se trudite, pretendas, ke konas mi sencon de l'vivo,
kvazaŭ mi ĉion kapablus, laŭvole, mi, eta atomo.

Mi, atometo sub Suno, al mi oni ĉion kulpigas.
Leĝo scienca proklamas, ke fakte neniuj liberas.
Leĝojn konstruas socioj, atomoj alstrebas liberon.
Interfratiĝo - dinamo, sed estas atom' dinamito.
Ĉirkaŭdancinte la sunon, mi nun ekdancigas la sunon.
Se el orbito mi saltas, la sfera muziko ekĉesas.
Jen nia dio en ĉenoj aŭ jen nia sendia volo,
leĝa regul' aŭ libero - nur glosoj laŭ la konvencio.
Se mi kapablus proksimi al kerno de la materio,
fortus neniu en Mondo, liberus ne pli ol atomo.
Tial ne frapu tro forte, flatanta amiko intima,
ĉar de kliviĝo dependas ekstermo aŭ plua ekzisto.

- - - - -
Ĉiuj atomoj de l'Mondo postulas por si liberigon.
Urĝe mi vokas la masojn pelantajn sin ĉirkaŭ la Globo:
Vi, alianco de ŝtormo kaj fajro, kaj akvo kaj ĉio,
kio tensie integras en kresko kaj forto de l'vivo,
ĉiuj lum-son-elementoj, kaj ĉio kun ĝi kombinita,
maso atoma amasa mi - vokas: Indulgu la Teron!
Same mi vokas al pesto, milito kaj ankaŭ Virino;
(ĉiuj atomoj de l'Mondo postulas por si liberigon),
vivon difektokapablaj, ke ili kompatu la Globon.

Iam ĉi tiu planedo, dikŝela kaj surda, dormema,
plenis de marĉoj odoraj, de kapodolor' kaj feliĉo.
Tago, semajno egalis, kaj jaro, monato tutsame,
ĉiam sufiĉe da tempo, kaj tamen bradipoj postpigris.
Nun la trafiko akcelas kun ritmo ĝis plena frenezo,
garnas la Globon vivanta parolo sen ligo fadena:
Retorikaĵo ĵetata tra l'brita salon' parlamenta
venas eĉ al Aŭstralio pli frue ol tra la salono.
Nia planedo sens-emas, fragilas simile vezikon.
Timas mi, ke ĝi pereos pro nura mencio magia,
sorĉo kemia pri akvo aŭ gaso el la atmosfero,
aŭ materio sen nomo, pli forta ol ajna diaĵo.
Aĥ, formulante formulojn atentu pri ruzaj kaptiloj!

- - - - -
Ĉiuj atomoj de l'Mondo postulas por si liberigon,
ĉiuj nacioj malpacos, kaj ĉiuj unioj disiĝos.
Mi, atometo sub Suno, alvokas kaj teron kaj ondojn,
arbojn kaj ŝtonojn, metalojn, mambestojn, spiritojn kaj birdojn,
fluon sub la oceanoj kaj fajron interne de l'montoj:
Se nia Stelo saveblu, ni ne faru al ĝi damaĝon.



4.Postskribo pri la aŭtoro kaj la poemo, de Poul Thorsen.

Poemo meritas duan tralegon. Konvenas do antaŭ relego jenaj rimarkoj:

En sia lasta kolekto, Heroica, 1925, Claussen atingas kulminon, kiu toleras komparon internacian. Konscie li kiel ĉiam direktas la versojn, sed foje la versoj gvidas lin. Lia epoke estas konfuza: "Kolapso de saĝo kaj antaŭjuĝoj ... fajro de elementoj ... apero de nova "elemento" signalas solidaron inter la popolamasoj, optimismon kaj bonan konscieneon, spiton al pereo, savon lasthoran el despero ..."

Enkonduke al Ribelo de l'atomoj la poeto demonstras per heksametroj, ke tiu poemo postulas sian formon heksametran, ĉar ties ritmo sugestas ĉeval-galopadon sub gaŭĉo sur pampaso argentina - nur iometa poluro necesas. Tian poluron la poeto delikate zorgas per kelkaj ŝajnhazardaj ritmorompoj, kiel faras ĉevalo. La leganto apenaŭ rimarkas la devietojn, kaj se jes, eble sentas ilin sensignifaj, sed montriĝas reguloj en la nereguleco, ĉar tia ĉiam aperas ĉe parolfiguroj alvokantaj. Tie la ondanta daktilaro frape spondeas aŭ eĉ anhele anapestas kiel ekz. en jena verso:

Ĉiuj min krias: Moviĝu! Vi simpla kaj nura atomo!
Farante bilancon pri sia epoke "intermilita" Claussen larĝmense anticipas la emancipon de l'virinoj, laŭ li giganta talent-potencialo en moderna socio. Por proze resumi el kelkaj ellasitaj versoj:
Kion virinoj posedas - kaj kio al ili mankas - tio estas pli grava por la mondo ol ŝipnavigado, karboprovizoj kaj Kolumbo, pli ol revolucio Leningrada, pli ol falo germania kaj degenero de l'papo.
Tiel estas heroldita la centra temo aŭstera:
Ĉiuj atomoj de l'Mondo postulas por si liberigon...
Vizio akuzanta la senbridan evoluon, kiu ne nur endanĝerigas la medion de l'homaro sed entute la estontecon de la Globo. "Formulante formulojn", t.e. klivante la atomon, la homo mem viktimiĝos de sia klopodado. Omeno 20 jarojn antaŭ Hiroŝimo! Averto laŭ klasika modelo Vates, aŭguristo-bardo, kiu per magio de sia poezio diafanigas veron.

Claussen tradukis el la franca Baudelaire, el la germana Heinrich Heine kaj el la angla P.B.Shelly. Lia bofilo, Guy-Charles Cro, francigis Poémes Danois, Sirene, Parizo 1922, De Thule á Ecbatane kaj Verse et prose, Parizo 1910.

Esperantigis de Sophus Claussen: Il Letto kaj Parizanino, Sen Paraŝuto, Stafeto, La Laguna 1963, kaj Ŝtuparo al Infero, La Kancerkliniko, n-ro 46, Parizo 1988.

Poul Thorsen.

Pri la aŭtoro en la Reto:
Klaku: "Sophus Claussen."

Vidu aliajn verkojn de Sophus Claussen en la paĝoj, klaku:
" Pariserinde/Parizanino."
kaj ankaŭ: " La rava reĝino de Saba."