Poul Thorsen
Li atendas.

(Laŭ: Poemo de Kai Rosenberg.)


Mi staras, staras ĉe la budo,
atendas, stulta kiel struto.
Ne eblas teni la humoron
post staro kaj atendo preskaŭ unu horon.
La galo tute ŝvela estas.
Diable, kie vi siestas?
Delonge devus iri mi,
sed staras, staras pli kaj pli.

Da bona ĉokolado
mi skatolegon havas kun
floroj por la najado -
la fasko tute flavas nun.
Ĉu mi foriru?
Ne, kvin minutojn plu, ne pli,
mi nur atendos kvin minutojn.

Mi kredis: En ĉi-nokto nia
efektiviĝos revo mia.
Ĉi-nokte en la paradizo!
Nun min frostigas ŝia malprecizo.
Mi konas etan lokon, kie
duopo hejmos idilie.
Atendas la festmanĝo, ho,
diskrete nun en Vesterbro.(*)

Malice oni gapas,
mokeme tre konfuzas min.
Ĝeneme mi restrabas,
sed tute ne amuzas min.
Ĉu mi foriru?
Ne, kvin minutojn plu, ne pli,
mi nur atendos kvin minutojn.

Mi staras, staras ĉe la budo,
atendas, stulta kiel struto.
Post kvin minutoj mi foriros,
sed se ŝi venos, tuj la krudan veron diros!
Mi estas preta por insulti,
sufiĉe estas tiel stulti.
Jen estas ŝi, la dolĉulin'!
Malfrue ? - Ne! Mi amas vin!


Notoj:
(*)Vesterbro = Kopenhaga urboparto.

Kai Rosenberg (1898-1977), komponisto, gvidanto-verkisto de popularaj radioprogramoj por infanoj. Multe da muziko por filmoj, kabaredoj kaj - esp-poemoj. Li verkis tekstojn por multe da sia muziko, ankaŭ por "Li atendas". Lernis Esperanton.
Bibliografio, vidu rete: Kai Rosenberg.