Poul Thorsen:
Arto.


Arto, kiu estas vi?
Ĉu la barbulo plej stranga
aŭ lakŝuano senmanka?
Diru tuj, petas mi.

Arto, kie nestas vi?
Ĉu en kabano mizera
aŭ en palaco fiera?
Diru tuj, petas mi.

Arto, kio estas vi?
Ĉu nur ŝablono sen celo
aŭ alta kanto de Belo?
Diru tuj, petas mi.

Arto, kies restas vi?
Ĉu la gurdanta Mamono
aŭ ĉio homa de l' Homo?
Diru tuj, petas mi.


Notoj:
El: "Du el" Marjorie Boulton kaj Poul Thorsen, "Stafeto", 1985.