La fama tragedio pri Hamleto impresis milionojn da homoj tra multaj generacioj Origine la rakonto troviĝas en la unika verko Gesta Danorum. (Agoj de l' danoj), verkita de la dana historiisto Saxo Grammaticus, kiu mortis ĉ. 1200 p. Kr.
Kredeble Ŝekspir ne konis tiun ĉi verkon, sed trovis varianton de la legendo pri Hamleto en la franca Cent Histoires Tragiques de Belleforest, publikita 1570.
1570-80 la aktora trupo de Ŝekspir ludis antaŭ la dana reĝo Frederiko la Dua en la kastelo Kronborg ĉe Elsinoro. Laŭ pli malpli fidindaj reportoj de tiuj
ĉi aktoroj Ŝekspir formis la kadron de sia plej fama tragedio pri la dana princo. Tial ĝi (false!) okazas en Elsinoro, kvankam Hamleto ja vivis en Jutlando. Tial la scenejo estas mezepoka kastelo kaj ne primitiva reĝa barakaro. Tial ĉirkaŭas la kastelon rokoj kaj riveroj, fenomenoj tute nekonataj ĉe Elsinoro. Tial la kostumoj de l' tragedio(eĉ hodiaŭ!) estas tiuj de la tempo de Frederiko la Dua kaj ne de Hamleto, eble mil jarojn pli frua. Tial oni eĉ montras nuntempe en Elsinoro la "tombon de Hamleto", kvankam ĝi, se ĝi troviĝas, nur povas ekzisti en Jutlando.
Sed por lasi al la legantoj mem okazon konkludi kaj kompari, eble eĉ ĝui, jen la vera rakonto pri princo Hamleto, kiel ĝin raportas Saxo Grammaticus:
- La brava jutlanda reĝo Orvendel estis murdita de sia frato Fenge pro envio. Tuj poste Fenge edzinigis la vidvinon de Orvendel, Gerud, kaj tiel aldonis adulton al la fratmurdo.
Amled, filo de Orvendel, tiam decidis konduti kiel frenezulo, ke la onklo ne suspektu lin danĝera. Tagon post tago li sidadis polva kaj malpura, plene apatia, ĉe fajrejo de sia patrino, aŭ simple sin ĵetis planken en plej aĉan rubon kaj sterkon.
Kelkfoje li kutimis sidi ĉe la fajro palpante inter la fajreroj per siaj fingroj. Li tiam kurbigis branĉojn kiel hokojn kaj hardigis ilin en la flamoj. Li formis la pintojn kun kontraŭhoketoj, por ke ili estu pli bone fikseblaj. La hokbranĉojn li zorge arigis kaj kaŝis. Al la demando, kion li faras, li respondis, ke li faras lancpintojn por venĝi sian patron, rimarko, kiu ne malmulte amuzis la ĉeestantojn.
Kelkaj korteganoj tamen opiniis, ke li nur ŝajnigas sin mense malsana, kaj elkovis planon senmaskigi lin. Oni kondukos belan junulinon al li en solo, ke ŝi tentu lin por amoro. La denaska vira avido brakumi inon tiam certe montriĝos tiom forta, ili diris, ke ĝi ne estos bridebla. Tial, se li nur ŝajnigas apation, li certe tuj kaptos la okazon kontentigi siajn normalajn inklinojn.
Oni do petis al Amled surcevaligi por bela ekskurso. Sed tuj li lokis sin dorse al la kapo de l' ĉevalo kaj vizage al ĝia vosto. La kondukilon li
metis ĉirkaŭ la voston, kvazaŭ li tiel direktus la kuregon de la besto. Kompreneble li vekis ridegon tiamaniere forgalopante kroĉfikse al la vosto.
En la arbaro Amled ekvidis lupon, kaj kiam la korteganoj ŝercis, ke ĝi estas juna ĉevalino, Amled aldonis, ke tiaj estas maloftaj en la kavalerio de Fenge, lia onklo. Tiel li mokis pri ties konata malkuraĝo.
Poste ili venis al la strando, kie la akompanantoj trovis direktilon de rompita ŝipo. Ili diris, ke jen ili trovas ja atentindan tranĉilegon, kaj Amled respondis: "Vere, ĝi taŭgas por tranĉi la plej grandan ŝinkon." Per tiu ĉi frenezaĵo li kompreneble celis la maron.
Ili ankaŭ preterpasis la dunojn kaj tie klopodis kredigi lin, ke la sablo estas faruno. Li respondis, ke se tiel, ĝi estas bone muelita en la ŝaŭmanta muelilo de l'ondoj.
Nun ili lasis lin sola, ke li pli facile kaptu la okazon kontentigi sian volupton, ĉar la ino, kiun lia onklo lognutraĵe destinis por li, aperis kvazaŭ okaze el plaĉe kaŝita kabano. Amled verdire estus
ĝuinta sian virton, se unu el liaj akompanantoj, adoptofrato de li, ne estus decidinta averti lin, ke li ne enkaptiliĝu. Tiu adoptofrato multe cerbumis, kiel plejsekrete malhelpi la danĝeran inklinon de la junulo, kaj ĉar ĝuste ojstro preterflugis, li kaptis ĝin kaj zorge fiksis pajleton sur ĝia postaĵo. Poste li pelis ĝin direkte al la supozata restejo de Amled, kaj tiamaniere li grande servis al la senpripensa junulo.
La averto nome estis perceptita same ruze, kiel donita. Kiam Amled ekvidis la ojstron kaj ĝin esplorinte konstatis la pajleron sur ĝia postaĵo, li tuj komprenis, ke temas pri sekreta aludo al perfideblo (ŝtelinto de greno sur la kampo ja ofte estas perfidita per pajlIeroj sur laj vestoj). Tuj li ektimis, kaj por pli sekure atingi la plenumon de sia deziro, li forportis la virinon sur siaj brakoj zorgan distancon al netrapasebla marĉo. Tie li kuŝis ĉe ŝi petante, plej insiste, ke ŝi nenion malkaŝu poste. La knabino same fervore promesis silenton kiel Amled ĝin petegis. Ili ja konis unu la alian ekde la infanaĝo.
La korteganoj nun akompanis Amledon hejmen. Ŝerce ili demandis, ĉu li sukcesis bridi sian inklinon? Li tiam komunikis, ke li ĝuis la virton de la virgulino. Plue ili demandis, kie li amludis tiom bone, kaj kio servis kiel geedziĝa tojaĵo? Li respondis, ke ili kuŝis sur tusilagoj ("ĉevalhufoj"), amarantoj ("kokaj krestoj") kaj fragmitoj ("tegmentokanoj"), diroj, kiuj multe amuzis la aŭskultantojn. - Poste il demandis same; al la knabino, sed ŝi asertis, ke li neniel agis tiel, kaj ŝin oni kredis, tiom pli, ĉar neniu ja reale sciis, kio okazis.
Kiam la junulo, kiu avertis Amled-on, aludis, de li faris la amiko-servon, Amled tuj respondis ruze, ke la helpinto komprenu lian aprecon: "Vere, mi ja subite eltrovis, ke io preterflugis kun pajla ventumaĵo en la postaĵo," rimarko, kiu ridesplodigis ĉiujn, speciale la adoptofraton de Amled.
Ĉar tiel ĉiuj klopodoj senvualigi la ŝajnigon de Amled fiaskis, amiko de Fange proponis sagace, ke Amled estu lasata sola kun sia patrino en kabineto. La proponinto mem sin kaŝis en angulo por zorge subaŭskulti ilian interparoladon. Se Amled estas mense sana, li sendube sincere parolos kaj konfesos ĉion antaŭ sia patrino. Fenge tuj akceptis la insidon kaj foriris pretekste, ke li faros longan vojaĝon.
La kodegano nun embuskis sub pajlaro sur la planko de la nomita ĉambro. Tamen Amled ne lasis sin trompi: timante ke subaŭskultanto ĉeestas, li tuj ekaplikis sian arlekenan konduton: kokerikis kiel koko, kirlsvingis la brakojn kiel flugilojn, saltis sur la pajlaron kaj dance ĵetis ĝin tien kaj reen por eltrovi, ĉu iu sin kaŝas tie. Sentante firmaĵon sub siaj piedoj, li traboris la lokon, bone trafis la spionon kaj mortigis lin. La kadavron li dishakis, varmigis akvon, kuiris ĝin kaj poste ĵetis ĝin en la stratan defluejon kiel manĝaĵon por la porkoj.
Tiel li igis la perfidon plena fiasko kaj revenis al la reĝina kabineto. Sed kiam lia patrino laŭte vekriis kaj lamentis pro lia marasmo, Amled ekkriis:
"Kiel vi kuraĝas, hontindulino, vortigi falsajn plendojn, kiuj nur estas pretekstaĉo pro via propra terura krimo? Volupta kiel publikulino vi konsentis malican kaj abomenan geedziĝon. Adulte vi brakumas la murdinton de via edzo, senhonte vi kisas kaj karesas la ulaĉon, kiu mortbatis la patron de via filo. Vi agas kiel ĉevalino, kiu aliĝas al tiu virĉevalo, kiu venkas. Nur neparolpovaj bestoj pariĝas grege, tamen tiafare vi estingis la memoron pri via edzo. Ne senkaŭze mi kondutas stultule. Mi ja ne dubas, ke li, kiu senvivigis sian fraton, same kruele agos al ties familio. Tial por mi pli bone konduti idiole ol malkaŝi saĝon. Konstante tamen mi avidas venĝon pro mia patro. Mi nur hezitas ĝis oportuna momento. Sed pli bone ol vekrii pro mia frenezo estus malĝoji pro via propra honto. Vere vi havas kaŭzon plori, tamen ne pro aliaj, sed pro putriĝo de via propra animo. Bone atentu, ke vi silentu pri mi!"
Per tia mokado li skurĝis sian patrinon, revokis ŝin al vojo de virto kaj persvadis ŝin preferi fidelon al sia unua amo ol alia volupto de la momento.
Kiam Fenge revenis, nenie li trovis la ruzan subaŭskultinton spite al longa kaj persista serĉado. Finfine oni ankaŭ ŝerce demandis al Amled, ĉu li ne vidis postsignon? Tiam Amled respondis, ke eble la malaperinto eniris la lavejon kaj tie forfluis tra la truo, kie la koto lin sufokis, aŭ la porkoj lin manĝis. Tiu diro, kvankam nuda vero, tamen ŝajnis al la demandintoj tiom idiota, ke ili brue gajadis pro ĝi.
Sed ĉar Fenge suspektis sian edzin-filinon, li decidis forigi lin. Pro sia edzino kaj ties familio li tamen ne kuraĝis mem entrepreni la likvidon kaj volis por kaŝi propran kruelon sendi Amled-on al la reĝo de Bretlando (t. e. Kimrio), ke ĉi tiu ekstermu lin. Tiel Fenge preferis treni la nomon de amiko tra la koto ol mem preni sur sin la honton.
Kiam Amled foriris, li petis la patrinon drapiri post unu jaro la murojn de la halo per teksitaj tapiŝoj kaj aranĝi falsan enterigan festenon. Li promesis mem reveni je tiu tempo.
Du el la gvardianoj de Fenge akompanis lin kunportante bastonon kun ĉizitaj
runoj (tiel aspektis tiam la leteroj), kiuj ordonis al la reĝo de Bretlando senvivigi la junulon. Sed kiam la aliaj dormis, Amled traserĉis iliajn kaŝejojn, trovis la leteron, legis ĝian enhavon, forskrapis la runojn kaj ĉizis aliajn sur ilia loko. Ruze li tiamaniere transigis la mortordonon al siaj akompanantoj. Li eĉ aldonis en la nomo de Fenge peton al la reĝo, ke li donu al la lerta junulo, kiun li sendas, sian filinon por edzino.
Kiam ili venis al Bretlando, la senditoj transdonis al la reĝo la leteron, kiu ja enhavis ilian propran mortverdikton, kaj post diversaj komplikaĵoj la reĝo donis sian filinon al Amled. Venontan tagon li pendigis la du gvardianojn por favori al sia amiko Fenge. Sed tiun ĉi servon Amled akceptis kiel grandan maljustaĵon kontraŭ si, kaj li ŝajnigis egan eksciton. La reĝo tial donis al li oron kiel pentopagon. Amled fandis la oron kaj sekrete ĝin verŝis en du kavitajn bastonojn.
Unu jaron Amled restis en Bretlando. Tiam li petis forpermeson kaj ekiris hejmen. El la riĉaj trezoroj de la reĝo li nur kunprenis la du bastonetojn kun la oro. Tuj ĉe la surteriĝo en Jutlando li forlasis sian prudenton kaj reprenis la malnovajn burleskaĵojn.
Malpuraĉa pro koto li eniris la festenhalon, kie oni ĵus ekdrinkis je lia solena memorigo, ĉar falsa onidiro anoncis lian morton. Ĉiuj larĝe gapis, sed iom post iom tamen la timo transiĝis al ridado. Oni mokis unu la alian, ĉar la viro, kies morton oni solenas, subite staras tutviva inter ili. Nun ili demandis pri liaj akompanintoj, kaj Amled montris al ili la bastonojn dirante: "Jen ambaŭ enestas," rimarko same sprita kiel vera, ĉar la orapentopago ja r.eprezentis la pendigitojn.
Poste Amled ekiris de tablo al tablo kune kun la verŝistoj. Vigle li tostis al ĉiuj por abundigi la gajon de l'festeno. Por ne esti malhelpata de siaj vestoj, li fiksis la baskojn al la koksoj sub la glavrimenon. Ofte li elingigis la glavon kaj prove vundetis siajn fingropintojn, ĝis kelkaj gastoj fiksis la klingon en la ingo per najlo tra ambaŭ. Diligente Amled plenigadis la kruĉojn, ĝis la viroj iĝis tiom pezkapaj kaj konfuzaj, ke ili apenaŭ kapablis stari, sed ŝanceliĝis tra la halo ĝis ekdormo sur la planko.
Intertempe Amled en siaj baskoj kolektis la jam delonge pretigitajn hoketojn. Li distranĉis la ŝnurojn, kiuj tenis la drapiraĵojn sur la muroj, lokis ilin super la dormantoj, bone fiksante per la hoketoj, tiel arte kaj nemalfermeble, ke neniu kapablus levi sin, kiel ajn forte ili baraktus. Poste li ekbruligis la tutan domon. La flamoj lekegis tien kaj reen kaj tute ĉirkaŭis la halon. Ĝi plene cindriĝis, kaj ĉiuj estis mortbruligataj, ĉu dum profunda senkonscio, ĉu dum vanaj penoj leviĝi.
Sed Amled jamkuris al la ĉambro de Fenge. Li kaptis lian glavon, kiu pendis ĉe lia lito kaj lokis sin propran klingon sur ĝia loko. Tiam li vekis sian onklon per la komuniko, ke liaj gvardianoj mortbruliĝas, ĉar Amled artifikas per siaj malnovaj hokoj por venĝi la murdon al sia patro. Aŭdante tion Fenge saltleviĝis. Sed li ne trovis sian propran glavon kaj pereis dum vanaj klopodoj elingigi tiun de Amled.
Pli poste Amled oratoris al la popolo. Li diris, ke sola li volis venĝi sian patron kaj savi la patrolandon, ĉar li ne volis endanĝerigi la senkulpan popolon petante ties subtenon. Tial li kaŝis sian saĝon, ludis frenezulon. Li proponis, ke komune oni neniigu per fajro la kadavron de Fenge kaj disĵetu la cindron, ke la tera sino de l' patrio estu libera kaŝi fratmurdiston, kiu uzurpis la povon kaj rabis la liberon.
Per sia parolado la junulo kortuŝis ĉiujn. Unuanime oni elektis lin reĝo. Poste li reiris al sia edzino en Bretlando kun pompa akompanantaro. Multajn aventurojn li ankoraŭ travivis, i. a. en Skotlando, kie li gajnis duan edzinon, la ĉarman, pasian reĝinon Ermutrud. Sed la reĝo de Bretlando celis revenĝon pro malnova promeso al sia amiko Fenge. Tamen Amled fiaskigis lian planon kaj mortigis lin en granda batalo, kie helpis lin la skotoj.
Kiam Amled aŭdis, ke alia dana reĝo, Viglek, oponas al li dum foresto, li revenis por puni lin. Sed la decida batalo kruele postulis la vivon de Amled. Lia tombaltaĵo troviĝas sur jutlanda erikejo, kiu ankoraŭ portas lian nomon.