Poul Thorsen:

Amaraj Konkludoj

1.
La internacia juro
estas sistem' de sekuro,
kies valido tuj ĉesas,
kiam apliko necesas.

2.
La interna ideo
estas viva muzeo
por mistiko kaj ambiciemo
kaj por malsamidea subpremo.

3.
Parolo senpera
el koro sincera
devigas min levi la ĉapon.
Sed pli mi admiras,
se l' vortoj trairas
survoje al buŝo la kapon.

4.
Mia pordo kun pompo
portas ŝildon sen trompo:
Tie ĉi Esperanto parolata!
Dum jarcenta duono
venis unu persono
kun demando al tio rilata.
Mi klarigis kaj montris,
ĝis la homo respondis:
Ĉar mi nun vin atingis,
Do you also speak English?

5.
Minacas al blankaj sinjoroj insido
aŭ gluto en flamoj el faŭko,
ĝis ili komprenas, ke homa kvalito
ne havas rilaton al haŭto.

6.
Jes, nia lingvo Esperanta
vivas kaj ŝajne eĉ fortas
. Tamen memoru, ke gŭste vivanta
tute facile ĝi mortas.

Notoj
Verkis
Poul Thorsen.
El: Nia Voĉo n-ro 4, apr. 1957.