.
|
En arbaroj de pluraj kontinentoj, almenaŭ Azio, Nordameriko, kreskas en la aŭtuno bela ruĝa fungo kun blankaj makuloj: Amanita muscaria, popole, la ruĝa muŝfungo. Ĝi apartenas al la danĝeraj, ĉar embuskas en ĝi pluraj venenaj alkaloidoj, el kiuj la ĉefa estas muskarino. Kroma variaj kvantetoj de iboteno, muskimolo kaj muskazono havas fortajn eŭforiajn efikojn - efektive pli ebriige ol venenige, sed oni ja povas ĝismorte ebriiĝi.
Muŝfungo ĝi popole nomiĝas, ĉar laŭdire pli frue vilaĝanoj per dishakitaj eroj en sukero kaj lakto ekstermis insektojn.
Ekzistas en Skandinavio tre persista onidiro - eĉ en seriozaj biologiaj verkoj ĝis antaŭ nelonge - ke la ruĝa muŝfungo estas ligita al la tielnomita berserka furiozo. Sed kio do estas berserko?
En la pranorda lingvo ber aŭ bar signifas sen aŭ nuda; serkr = (ŝtalringe kirasita) ĉemizo, do berserkr estas (batalanto) kun nuda brusto.
La unua dana historiisto, Saxo Gramaticus, ĉ. la jaro 1200 plurfoje aludas ulojn obseditajn de berserkismo. Ekzemple:
"Li havis sep filojn, kiuj ofte kaj subite freneziĝis, kriegis, ululis, mordis la randojn de siaj ŝildoj, glutis ardegajn lignokarberojn, kuris tra flamantan fajron. - Nenio povis haltigi aŭ mildigi ilian furiozon, ĝis oni ligis ilin per ĉenoj aŭ lasis al ili kontentigi sian soifon je mortigo."Ankaŭ en islanda sagao (Eyrbyggja), historia legendo de la sama epoko legeblas pri viroj kun giganta forto de berserkoj, kiujn oni venigis el Norvegio por rikoltado kaj vojkonstruo. Nur domaĝe, ke ili tiel furioze persekutis virinojn, ke montriĝis necese sufoki ilin en ŝvitbanejo.Similaj emanoj estas konataj en multaj popoloj: Grekaj batalantoj antaŭ la muroj de Trojo (vino?), amok-kurantoj inter malajoj (betelo?), paroksismoj en Oriento (opio, haŝiso?), flagelantoj (amas-sugestio religia).
Kun enkonduko de la kristanismo en Skandinavio ekĉesis la berserka fenomeno. En la jaro 1015 la norvega reĝo kondamnis la berserkojn, kaj 1123 la islanda parlamento decidis dum tri jaroj ekzili furiozantojn - do, apenaŭ povas temi pri malsano. Ĉu nova ekstazo, aŭ bone kaŝita rimedo kiel ĝin atingi?
Interese estus esplori, kiel povis ekesti kaj longe daŭre fiktiva konvinko pri rilato inter furioza fungo, kaj, ja, neniam kaj nenie estas trovebla skriba aŭ arta indiko, ke pranordaj vikingoj trinkis, manĝis, inhalis stimulojn - krom simpla biero, kiun kiel konate inventis bardo islanda Eigill Skallagrimsson (910-990).
Ideo elkovita en lito La originon de tiu obstina tezo kombini berserkismon kun fungo ni trovas en Svedio. Tie en la jaro 1784 aperis disertacio de teologo kaj polihistoriisto Samuel Ödmann. Li estis ekstreme fantaziplena sinjoro, kiu 45-jara akiris nazkataron kaj porkurace enlitiĝis. Tie li tiel benigne fartis, ke li la ceteran parton de sia vivo - li mortis 79-jara - ne plu forlasis la liton. En ties kov-temperaturo li studadis, verkis, prelegis, ĉiam kun vora apetito kaj vitalo.
Iam trafis lin verko de rus-germano Georg Wilhelm Steller:Beschreibung von dem Lande Kamtschatka (Priskribo de la lando Kamĉatko) aperinta 1774. Steller kune kun fama dano, Vitus Bering, la vastega regionojn de Siberio ĝis la marstrato de tiam nomita Beringa. En la jaro 1739 ili sin trovis inter la korjakoj, popoleto nomadanta kun boacoj, kaj Steller i.a. notis:
"Ili sekigas la venenan muŝfungon (ruse Muchamoor) kaj manĝas kun multe da malvarma akvo. Post duona horo ili furioziĝas. Ebriaj ili ekhavas strangajn fantaziojn .... Kelkaj, kiuj pro misfortuno ne havas fungojn, akiras urinon de ebriuloj kaj ĝin trinkas. Tiel ili fariĝas same furiozaj .... Eĉ la boacoj inklinas al muŝfugoj kaj samefike .... "Kiel la unua Samuel Ödmann faris sintezon inter tiuj simptomoj kaj tiuj de la berserka furiozo familiara al li post lego de islandaj/danaj sagaoj. Li aldonas, ke la kulto al Odin/Votan, la pranorda ĉefdio, tre verŝajne okazis dum ĝuo de ĉiuj tiam haveblaj stimuliloj - kial do ne la muŝfungo? Tiel eblas por li elegante konkludi, ke berserkoj malaperis, kiam venkis kristanismo.
La interesa, sed verdire iom ŝvebanta tezo de Ödmann poste senkritike estas prezentita kiel fakto de ĉiu nova generacio de mikologoj en Skandinavio eĉ ĝis la nuntempo. Ne nur amatoraj fungistoj persiste ĝin papagas. En Islando la oficiala nomo de Amanita muscaria estas Berserka Fungo! Kaj verdire multaj observoj povas supraĵe subteni la Ödmann-teorion.
(La bildo, dekstre: Fokfela ujo el korjaka deveno, laŭdire por teni urinon post ĝuo de la ruĝa muŝfungo).
Ekscitantaj etno-reserĉoj - tamen mankas ĉenero
Ne malmultaj esploroj tra pluraj jarcentoj konfirmas uzon kaj misuzon de fungoj ĝenerale.
Ekzemple en la jaro 1809 germano, G. H. von Langsdorf, vizitante la korjakojn, taksas ke tri fungoj sufiĉas por gaja tago. Muskoltremetoj kaj svenemo karakterizas la ebrion, sed aliflanke la ebriulon sin movas facilege. Saltante trans bastonon li celas kvazaŭ trans arbon. Ebriulo kapablas levi pezegan sakon sakon kaj porti ĝis 16 kilometroj, kvankam li ordinare apenaŭ kapablus movi ĝin.
Rusa esploristo W. Joechelson dum ekspedicio 1900-1901 ĉeestis orgiojn, kie ŝamanoj imitis muŝfungojn per ruĝaj ĉapeloj kun blankaj makuloj. Maljunuloj ofte degeneris pro fungoj, kaj ilia bruteca aspekto perfidis ilian malvirton.
La korjakaj rakontoj abundas de muŝfungaj aludoj: "Dio kreis la fungojn el sia kraĉaĵo, kiu falis sur la teron, por ke ili servu al homoj kiel fortigilo kaj amuzilo". Joechelson finas raportante pri korjaka kantisto, kiun li invitis por kanti antaŭ la fonografo, sed kiu pro ĝeno ne kapablis. "Post regalo per du muŝfungoj li tamen ekkantis plenvoĉe, multgeste. Mi devis apogi lin, por ke li ne frakasu la aparaton, kaj finfine mi devis perforte tiri lin for de la mikrofono."
Sveda vojaĝanto, Sten Bergman, en Tra sovaĝa Kamĉatko (Esperanto-eldono, Stockholm 1932, p. 113, 115, 205) skribas, ke inter la korjakoj oni ofte vokis lin: "Amiko, ĉu vi havas muŝagarikojn por mi?" Kaj latva esperantisto Andrei Friedenbergs, rakontis al la subskribanto, ke li aŭguste 1914 pro provizora absoluta alkohol-malpermeso travivis ĉe la Rivero Oka en Ruslando, ke soldatoj kaj kamparanoj kuiris muŝfungojn kaj trinkis mikse kun pipro. Ĉiuj ebrigis ĝis vomo.
Fratinoj de Amanita
Certe estas eble atingi narkotikan efikon ankaŭ per aliaj fungoj. Delonge estas konata en Meksikio variaĵo de la ruĝa muŝfungo, Nanacatl, kiu kaŭzas intensigon de ĉiuj sensoj.
1955 usona ekspedicio, gvide de R. Gordon Wasson, faris tre detalajn studojn pri sep fungoj kun drog-efikoj en Meksikio. En vilaĝoj multaj personoj dediĉis sin precipe al tre malgranda fungo, 5 cm. alta, Psilocybe, angle Liberty Cap danlingve: Spids Nøgenhat, (vidu la bildon).
Dum dancfesteno kun pure idolaj kultoj oni manĝis kun ĉokolado po ĝis 12 fungoj sekigitaj. Wasson mem konstatis la halucin-efekton: naŭzon, malstabilecon, kolor-orgiojn. Jen kamel-karavano aperas, jen sonas rok-muziko, jen horizontale kuŝas la suno. Perdiĝis ĉia tempokonscio. La indianoj diris, ke la fungoj prenas onin kien la dioj troviĝas.
Sed por reveni al la kerno de nia esploro: Kiel klarigi, ke fungoj tra ĉiuj epokoj abundas en la arto de indianoj, dum inter la riĉa trezoro de ornamoj el la vikinga tempo troveblas eĉ ne unu specimeno? - Konfirmas tion muzeoj en Kopenhago, Dublino, Edinburgo, Oslo, Bergen, ĉiuj centroj por viking-esplorado.
Jugo absolva Plu konsiderante, ke eĉ en mizera tribo de korjakoj esplor-vojagantoj facile registris legendojn, ornamojn, skulptaĵojn, kantojn, dum en la fieraj nordaj sagaoj troveblas eĉ ne unu vorto pri fungoj - kio restas el la klaĉa mito pri Amanita?
Kiel kato kun 9 vivoj miskonkludo persistis tra generacioj. Teda fakto, ke okazadis kaj okazadas multloka ebriigo per fungoj kun "simila" efiko kiel laŭdire kondutis berserkoj, simple ne havas validon. Plurkaŭze:
Berserkoj ja ankaŭ "furiozis" ekster la sezono de fungoj.
Nur nuntempe - t.e. post la jaro 1956 - oni fidinde registras kreskon de la ruĝa muŝfungoen en Islando.
Furiozo en bataloj estas konataj tra ĉiuj epokoj.
Berserkeco povas esti kliŝa vortfiguro, "literatura floro" pri blinda perforto.
Silento pri evt. rolo de fungoj ne povas esti hazarda, se oni konscias pri la historia kaj kultura gravo de la berserka vivo.
Tabuo aŭ anatemo estas tute neverŝajnaj.
Ni do konkludu, ke neniu pruvo estas transdonita, ĉar entute nenio estas transdonebla. Temas pri du apartaj fenomenoj, kies interligo ŝuldiĝas al tro floranta fantazio en la varma lito de Samuel Ödmann.
Bela estas Amanita, jes, delirige rava, jes, makulita, sed virta rilate al berserkoj.
![]()
Fungostatuetoj trovitaj en Gvatemalo, (mezuro 1:7)
left: kun bufo (periodo 500 antaŭ ĝis 200 post Kristo),
meze: kun jaguaro (1000 ĝis 500 antaŭ Kristo),
dekstra: kun homfiguro (antaŭklasika periodo).
Notoj:
Poul Thorsen sciis multegon pri fungoj, kaj li verkis multajn kantojn, novelojn kaj artikolojn pri fungoj.
Li (kaj lia edzino Roma) multfoje partoprenis en ekskursoj pri fungoj en- kaj eksterlande.Ĉi tiu estas prelego por Geografia Semajno, Odense, Danio, 1962.
En septembro 1989: Ĉi tiu estis ankaŭ prelego en fungo-seminario en Poprad, Slovakio.