Poul Thorsen
Kiam aliiĝos?


Ĉiuntagon marŝas kompanio de la reĝa gvardio tra la ĉefstratoj por anstataŭi la gardistaron ĉe la palaco. Antaŭ ili muzikas, fajfas kaj tamburas la fama gvardi-orkestro, vokante al fenestroj kaj pordoj butikistinojn, gekontoristojn kaj amasigante antaŭ, cirkaŭ kaj post si tutan armeon da marŝtroantaj ĉiuagaj.

Kiam vintriĝas, la akompanantaro aŭtomate pligrandiĝas tagon post tago. Estas kreskanta nombro da senlaboruloj, kiuj post la taga kontrolo lasas sin logi per la belritma muziko. Manoj eliras hezite por duonhoro la ĉifonajn poŝojn, brakoj kaj kruroj eksvingiĝas dum kapoj leviĝas samkiel tiuj de ekskavaleri-ĉevaloj ekaŭdantaj konatajn kornsignalojn. Baldaŭ ili marŝas kiel la aliaj, vico post vico da hom-ombroj.

Estas tiel bonfartige aŭdi bonan kaj gajan melodion! Ŝovinisto? Ho, tute ne! Sed la vivo estas sufice malbeninda per si mem - la estado tro senkolora por nepermesi al si dum kelkaj minutoj ĝoji kaj forgesi en la sonondoj de Marche militaire.

Burĝoj sur trotuaroj salutas per gantumitaj manoj kaj silkaj ĉapeloj. Infanoj estas levataj, okuloj iliaj brilas, dum ili fingromontras kaj krietas. Knabinoj ridetas, ridas kaj ĵetas gajajn rigardojn ĉien el ĉie. La tuta trafiko haltas, kie la muzikanta torento fluas. Grandkreskaj policistoj malbaras la vojon.

Ankaŭ estas homoj, kiuj apatie rigardas al la spektaklo kaj eta malplimulto ĝin tute ignoras, dum ili daŭrigas sian vojon.

Antaŭ ĉiuj levas sin avangardo rajdanta sur bicikloj. Estas centoj da bicikloknaboj, kiujn absorbas la procesio dum sia brua kaj ritma marŝo tra mallarĝaj stratoj. Estas konstanta kavalerio de l'reĝa gvardio!

Mi staris ĉe la pompa palaco, kiam la armeo alvenis. Strange estis kompari la tipojn: Jen plej mizeraj proletoj en vicoj kun dikventraj burĝoj. Jen lernejaj knaboj inter studentoj kaj soldatoj. La policistoj penas kiel Moseo ĉe la Ruĝa Maro, por malfermi vojon kaj tuj post la kompanio la akvoj denove kirlmiksiĝas. La muzikistaro tremigas la aeron per metalsonoj. La grandajn peltkepojn tuŝas malvarma, malseka decembrovento: Ondanta ursofelo en takto.

Domservistinoj, kaj geburĝoj daŭre malfermas fenestrojn, kliniĝas eksteren kaj ridetas. La tondra muziko kaj la belaj uniformoj kapablas veki kaj alvoki mortintojn. Jen venas la gvardio, dorlotinfano de l'tuta popolo! ...

Ankaŭ en aliaj partoj de l'urbo regas la mezepoko. En strataĉoj de Vesterbro kaj la malnova urbo oni vivas estadon, kiun devas i.a. kaŝi la brilanta procesio. Tie vivas kaj marŝas la ombroj de l'reĝa gvardio. La socio entute estas kiel domo belaspekta ĉe la stratflanko, sed sterkejo kaj ratnesto ĉe la kortflanko. Palacoj, uniformoj, peltoj, bonfarto kaj gajo survoje al la reĝa palaco - ĉio ŝanĝiĝas en la malon, se oni iras ĉirkaŭ la domo. Infanoj ploras pro mizero kaj forlasiteco. Patrinoj vegetas neindan vivadon en eterna laboraĉo kaj gravedo, dum la patro - senlaboras kaj iras kun la gvardi-parado!

En tiaj kvartaloj, kie neniam aperas la gvardio, devas vivi gejunularo sub loĝocirkonstancoj, kiuj ilin psike kaj sekse degenerigas. Sed dimanĉe ili ofte ĝuas la belan muzikon de l'gvardio! (Oni ja nul' vivas unu vivon.)

Proletoj! Kiun tagon ni aŭdu vian ekmarŝon tra la urbo? Kiam vi kuraĝos iri kontraŭ la palaco sen gvardimuziko, sed kun firma volo "doni ferion" al reĝo, burĝaro kaj muzikantaj lakeoj? - Kiam estos via standardmarŝo, kiu vekos la urbon?


Notoj:
El: La Lernanto, februaro 1936. Eldonis: SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda).