Se vi venos inter serbojn
bone vin preparu.
Urĝe lernu kelkajn verbojn
kaj literojn faru.Se ne, eĉ en Beogrado
restos enigmeto
nomo de la propra strato
pro la alfabeto.Mi kopiis sur papero
strat-tabulon pene,
sed ĉe montro al kelnero
ridis li senĝene.Al ŝoforo de taksio
lasis mi la slipon.
Li instalis min sen plio
en ekskursan ŝipon.Legis zorge policisto
ĉion ĝis detalo
kaj min gvidis kun insisto
al la katedralo.Longe daŭris l' embaraso
kaj kompreni misa.
Ĉio pro - memora frazo
pri Sanktulo Kriza.
Noto:
El Dansk Esperanto-Blad, n-ro. 7/julio 1954.
(Redaktoro: Chr. Møller Larsen).